|
Ni ĉiuj estas unikaj. Kaj tio kio igas nin unika, estas ne nur niaj talentoj kaj specifa karaktero, sed
ankaŭ niaj malgrandaj eraretoj. Ili distingas nin de la aliaj kaj karakterizas nin.
Iuj trovas tiujn eraretojn ĉarmaj dum al aliaj homoj ili malplaĉas. Ĉi-lastaj bedaŭrinde ne konscias ke ankaŭ ili
tutcerte havas eraretojn! Eble ili pli bone kaŝas la erarojn, sed ankaŭ ili havas!
Samtempe, ni estas ĉiuj egalaj: ne gravas la haŭtkoloro, grandeco, seksa orientiĝo, edukiteco,
naskiĝloko, raso, ktp., ni ĉiuj apartenas al la sama specio, nome Homo sapiens kaj ni naskiĝis sur la
sama planedo.
Kial do ni kverelas inter ni? Konsentite, oni ne povas amiki same forto al ĉiuj homoj.
Tamen, montri minimuman respekton al ĉiuj aliaj homoj, kiaj ajn ili estas, tio estas vere homa!
|